Jen la dua senintenca esperantaĵo, kiun Larry trovis en Nov-Zelando. Denove, temas pri asekura firmao. Ĉu koincido, aŭ ĉu Esperanto helpas novzelandanojn senti sin pli sekuraj?
Anna kaj mi vizitis multajn naciajn parkojn en la okcidenta parto de Usono kaj ili plejparte enamigis nin. Plej lastatempe ni vizitis la parkon Valo de Morto (angle Death Valley National Park), kaj ĝi ja estis ege vizitinda.